Parolrekonado en Esperanto
Ni volas instrui al maŝinoj kiel Esperantistoj parolas.

Oftaj demandoj:

Mi volas helpi, kion mi povas fari?
Bonege! Jen viaj opcioj:

Mi ne ĉiam certas ĉu mi klaku "jes" aŭ "ne" kiam mi validigas registraĵojn. Ĉu estas reguloj?
Jes, vidu la Gvidlinioj por kontroli registraĵojn.

Kelkaj frazoj enhavas erarojn. Kiun fonton vi uzas? Ĉu mi povas doni pli frazojn al vi aŭ korekti malbonajn frazojn?
Se vi trovas erarojn, klaku al "denunci" kaj elektu kia eraro vi trovis.
La frazoj ĉefe venas el malnovaj libroj kaj el vikipedio. Ankaŭ kelkaj blogoj kaj gazetoj permesis uzi siajn artikolojn. Se vi havas teknikajn spertojn vi povas removi malbonajn frazojn rekte en Github. Ankaŭ eblas aldoni novajn frazojn en ilo kiu nomiĝas Sentence-Collector (frazoj-kolektilo).

Ĉu jam ekzistas uzebla sistemo?
Jes, sed ĝis nun nur tre frua testa sistemo ekzistas. Ni dokumentas la labaron en la paĝo Uzeblaj sistemoj

Ĉu vi ankaŭ planas krei esperantan voĉon, do teksto-al-parola sistemo anstataŭ nur parol-al-teksta sistemo?
Jes, por vidi frua ekzemplon de tia sistemo vizitu 54696d21.github.io/esperantoTTS/#

Mi volas lerni pli pri la projekto Common Voice, kie mi trovas oficialajn informaciojn de Mozilla pri la projekto?
Plej bone legu la Community Playbook (en la angla).

Ligiloj

Kontaktu nin

Artikoloj kaj videoj pri la projekto